Butea monosperma

Butea monosperma

En Bengaluro, Hindio

En Bengaluro, Hindio
regno plantae
divizio angiospermoj
klaso verdukotiledonoj
ordo rozedoj
ordo Fabaloj
familio Fabacoj
genro Butea
specio B. monosperma
binomo Butea monosperma
klasifikfonto (Lam.) Taub.
floro en Kolkato, Okcidenta Bengalo, Hindio
Palasarbo en plena florado en Faizabad, Hindio.

Butea monosperma, aŭ Palasarbo (en panĝaba: ਕੇਸੂ, en sanskrito: किंशुक, en telugua: మోదుగ/మోదుగు, en hinda: पलाश, en bengala: পলাশ, en maratia: पळस, en birma: ပေါက်ပင်) estas arbospecio de la genro Butea indiĝena el tropikaj kaj subtropikaj partoj de la Hinda Subkontinento kaj Sudorienta Azio, kreskanta en tuta Barato, Bangladeŝo, Nepalo, Pakistano, Srilanko, Birmo, Tajlando, Laoso, Kamboĝo, Vjetnamio, Malajzio, kaj okcidenta Indonezio.[1] Komunaj nomoj estas Palaso, Dako, Flamo de la Arbaro, Papagoarbo, Keŝuo (en panĝaba) kaj Kesudono (en gujerata).

Ĝi estas mezgranda seksezona decidua foliarbo, kreskanta ĝis 15 m alta. Ĝi estas malrapide kreskanta arbo, kaj junaj arboj havas kreskan rapidecon de kelkaj futoj jare. La folioj estas pinataj, kun 8–16 cm petiolo kaj tri folietoj, ĉiu de 10–20 cm da longeco. La floroj estas 2.5 cm longaj, brilaj oranĝecruĝaj, kaj produktitaj en grapoloj ĝis 15 cm longaj. La frukto estas balgo 15–20 cm longa kaj 4–5 cm larĝa.[2]

En Okcidenta Bengalo, ĝi estas rilata al fontoj, precipe tra la poemoj kaj kantoj de nobelpremiito Rabindranath Tagore, kiu komparis ĝian brile oranĝan flam-similan floron kun fajro. En Ŝantiniketo, kie Tagore vivis, tiu floro fariĝis nemalhavebla parto de la festado de printempo. La planto donis nomon al la urbo Palaŝi, fama pro la historia Batalo de Plassey okazinta tie.

Estas dirite ke la arbo estas formo de Agnidev, dio de Fajro. Ĝi estis puno donita al li de diino Parvatio pro ĝenado fare al ŝi kaj al la privateco de Ŝivao.

En la Telangana regiono de Andra-Pradeŝo, la floroj estas speciale uzataj en la kultado de Ŝivao okaze de la festivalo Maha Ŝivratri. En la telugua, tiu arbo estas nomata Modugu-ketu.

En Kerala, ĝi estas nomita "plasu" kaj "ĉamata". Ĉamata estas la popola versio de la sanskrita vorto "Samida", malgranda lignopeco kiu estas uzata por "agnihotra" aŭ fajrorito. En la plej granda parto de la malnovaj keralaj braminaj domoj, oni povas trovi tiun arbon ĉar ĝi estas vaste uzata por fajrorito.

  1. Butea monosperma (Lam.) Taub.. Germplasm Resources Information Network. United States Department of Agriculture (2006-05-18). Alirita 2009-10-24.
  2. Hŭley, A., ed. (1992).New RHS Dictionary of Gardening. Macmillan ISBN 0-333-47494-5.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search